Urbestro (Francio)

La urbestro prezidas, en Francio, la Municipan Konsilion, de kiu li organizas la laboron kaj plenumas la decidojn. Li havas ankaŭ grandajn povojn kaj proprajn respondecojn, kia la respondeco de la agado de la municipa polico, aŭ la respondeco pri la administrado de la komunuma dungitaro.

La urbestro estas ankaŭ la reprezentanto de la ŝtato en la komunumo. Tiel, li estas oficiro de civila statuso kaj oficisto de juĝa polico. La daŭro de la mandato de urbestro estas sesjara.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search